domingo, 26 de mayo de 2013

Letero sendita de Teresita Alaniz kaj Gustavo Tomas

(18-an de Majo 2013)
Karaj gesamideanoj,

De antaulonge mi ne skribis al vi, sed nun revenas al mia animo tutan la bonajn sentojn pri amo kaj dankemo kiujn mi chiam havis por E-o kaj por vi. Passintjare mi plenumis 50 jarojn aktivante kiel E-isto! kaj revenas al mia memoro grandan laboron faritan kun granda pasio, konvinkigho kaj amo...
Mi sendas intervjuon kiun faris al mi la Jhurnalo de urbo Terrassa pri E-o antau longe - char mi ne memoras chu mi iam sendis ghin al vi. Ili serchis min por tiu intervjuo kiam ili vidis anoncon mian pri instruo de E-o!

Ankau mi sendas al vi Programon de la koncerto kiun Gustavo kaj mi ludis en urbo Terrassa la pasintan jaudon 25-a. La auditorio estis plenplena malgrau la pluvego, kaj la koncerto rezultis tre bona. Gustavo ludis klarneton kaj kantis tre bele. Mi sendos la filmon de tiu prezentajho tiel baldau kiel mi havos ghin... Ni ludos publike denove en Kordobo, Andaluzio, dum junio kaj en Matadepera, Katalunio, la 6-an de julio, kaj ni estis la honorataj per INVITO LUDI dum la 98º UK en Rejkjaviko, Islando.

De antau novembro 2011 ni loghas en Barcelona kaj ekde tiam Gustavo ofte aktoras en la 'Coral Sant Jordi', tre prestigha koruso de Barcelona. Sabate, la 27-an, li kantis la 'Requiem'-on de Fauré, le Cantique de Jean Racine kaj aliaj verkajhojn de Saint-Säens kaj Debussy, en la Auditori de Barcelono, hierau li kantis en la 'Petit Palau' de Barcelono kaj, inter aliaj koncertoj, la 26-an majo li kantos la 'zarzuela'-on Marina en urbo Gerona.

Ni legas novajhojn pri la E-aktivajhoj en Argentino kaj multe gajighas pro via aktiveco. (Ankau ni legas bonaeran jhurnalojn chiutage kaj ofte malgajighas pro kelkaj novajhoj...)

Mi esperas ke vi chiuj fartu bone, kaj ankau ni esperas kunlabori kun vi en la organizo de la 99-a UK. Antau ne longe kiam Rubén demandis al vi chu mi povis tiom fari, mi opiniis ke ne estus eble pro la distanco, kaj nun mi ek-konscias ke nuntempe ne ekzistas distancoj per inter-reto. Mi estis sufiche stulta per tiu respondo. Mi tre sincere pardonpetas...

Ricevu vi chiuj fortan kaj koran chirkaubrakon de mi kaj de Gustavo, kune kun niaj plej bonaj deziroj.

Teresita Alaniz

No hay comentarios:

Publicar un comentario